Actions

Work Header

Senestonteco

Chapter Text

La fiera knabino malfermis la pordon, kaj tuj iris al sia panjo montri sian examenon. " Rigardu, panjo! Mi faris bonege! "
La patrino ridetis kaj fiksis la paperon sur fridujo. " Ekfaru vian taskon, mi baldaŭ vokos vin por vespermanĝo. "
Ŝi ne vidis la katon eniri la domon dum ŝia filino eniris sian ĉambron.
La knabino, nomita Usako, obeis kaj prenis siajn librojn el la dorsosako. Longe, la kuracistoj diris ke ŝi neniam povos paroli, skribi, aŭ eĉ marŝi, sed ŝi lernis, tre malrapide, kaj nun iras al speciala lernejo. Genakcidento, ili nomis ĝin, sed ŝi malofte sukcesis diri tiun vorton senerare.
Post kelkaj minutoj la pordo malfermiĝis. Kio estas? Fantomoj ne ekzistas, ŝi pensis, sed preskaŭ kriis vidante la nigran beston. Ah! Nur estas kato!
" Saluton kateto, kion vi faras ĉi tie?
- Mi longe serĉis vin, Usako.
- Parolanta kato?
- Jes, nekredeble, ĉu ne? Sed pli malkredeblaj aferoj estas okazantaj, kaj vi devas helpi min.
- Mi jam devas peni multe faranta taskon, tio estas laciga!
- Aŭskultu! Mi petas. Mi ne tedus vin se mi povus fari alie. Grandega danĝero minacas teron, kaj nur unu persono povas savi la homaron: vi. "
Luna piruetsaltis kaj ŝia movo aperigis oran broĉon. Usako fikse rigardis " Magio… "
Luna ekdubis Usako povis lukti kontraŭ malbono. Kiam ŝi ne parolas, ŝiaj mallertaj movoj povas ŝajni juneca malgracieco, kaj ŝia stranga vizaĝo alilanda ekzoteco. Sed ŝia malrapida, malklara, infana parolado perfidis ŝiajn plej bonajn penojn por ŝajni normala. Ŝi estis juna, handikapa knabino… sed neestas alia elekto.
" Jes, magio. Kaj vi havas pli grandan magion, kiun vi bezonos por lukti. Vi estas Belega Militistino Selor'Luno, protektanto del' tero.
- Ne…
- Jes Usako. Prenu tiun broĉon, kaj diru "Lunspektra povo, transformu min!"
- Lunsekva povo? "
Multtempon Luna bezonis por lernigi al Usako kiel transformiĝi, sed fine ŝi povis fari tion. Ne antaŭ la panjo vokis pri verpermanĝo, tamen. Luna ektimis. Ju pli malfrue ŝi povos eklukti, des pli la malamikoj fortiĝos. Nokte, ili fine povis ekvoji.

Samtage, en Dekkvartalo, juvelvendistino prezentis nekompareblajn rabatojn al siaj klientoj. Junuloj, malriĉuloj, kaj ĉiuj kiu alitempe nepovas aĉeti juvelojn, ankaŭ tiuj kiu ĉiam povas aĉeti juveloj sed monavidas, alvenis tuttage vidi la prezenton, kaj aĉeti multe, ĉar tia okazo ne reokazos baldaŭe, oni divenis.
Sed kion oni ne divenis estis pli grava, kaj multe pli danĝera. Brilegaj diamantoj, fajreraj rubenoj, klaraj smeraldoj, baldaŭ ekdisŝtelis vivan energion el la aĉetantoj. Malfruiĝintoj, ankoraŭ en vendejo, svenis tie. La vendista filino, helpanta sian patrinon purigi la vendejon post la labortago, vidis ĝin kaj timegiĝis. Gazliko? Sidi ĉi tie estus trodanĝera! Ŝi kuris al pordo, sed ne povis iri eksteren. Ŝia patrino malebligis ĝin. " Panjo! Ni devas forkuri, kaj telefoni al sukuristoj!
- Ne, karulo, ni ne kuros ien ajn, nek telefonos al iu ajn. Ĉio fartas bone.
- Kio? Ĉu vi subite malsaĝiĝis? Venu kun mi!
- Vi agacas min. Silentiĝu, aŭ…
- Vi estas freneza!
- Bone, mi devas tiam mortigi vin. "
Kun nehoma forto, la patrino malrapide premis ŝian kolon…

Nemovantaj korpoj kuŝis planke kiam Selor'Luno alvenis. " Luna! Foriru ni! Ĉi tie estas tro timinda!
- Ne Usako, se la malbonuloj ne estas haltigotaj ĉi tie hodiaŭ, morgaŭ ili estos ĉe via domo.
- Mi ne volas! Do… do… do mi devas fari tion! Malbonulo! Kie estas vi? Haltu viajn malbonaĵojn aŭ mi punos vin! "
Mallaûtaj ridoj respondis al ŝi. Virino eniris la ĉambron. " Ĉu vi vere volas puni min? Provu. "
La virino subite transformiĝis en monstro. Ŝia haŭto kvazaŭ diseriĝis, grize koloriĝis kaj sekfaltegiĝis, ŝia haro mem-moviĝis kvazaŭ tentakloj, eĉ ŝiaj vestoj malbeliĝis! Luna rigardis Selor'Lunon maltrankvile; ĉu ŝi timiĝos?
" Neeble! Monstroj ne ekzistas! MONSTROJ NE EKZISTAS!
- Vi ankaŭ agacas min. Mi mortigos vin tuj, kaj vian katon poste. "
La monstro etendis manon, celanta ŝian vizaĝon kun akraj unglegoj. Selor'Luno kriegis, kaj Luna pensis ke ĉio nun estis perdita, sed anstataŭ forkuri, la junulino atakis kolerege. Mira monstro iomtempe nur staris, antaŭ ekdifendi sin. Ĝia forto sufiĉis por forŝovi ŝin, sed la kolera knabino tuj restaris. " Vi ne devas ekzisti! Mi ne permesos plu! Luntiaro, agu! "
Ŝi maltrafis, sed de malfore, kaj ŝia magia tiaro tranĉis la monstran manon. Kriego tremigis la konstruaĵon dum nigra sango falis planken. " Mi nur volis mortigi vin, anstataŭ mi longe suferigos vin. Sklavoj, leviĝu! "
Svenintaj personoj stariĝis, kaj ekmarŝis al Selor'Lun. Ŝi kumprenis ke ili estis homoj, ŝi ne devas mortigi ilin, sed ili tamen estis danĝeregaj! Kion fari??? Ŝi provis kuri, sed du virinoj gardis la pordon. Ploretoj skuis ŝian bruston. Kiam kuri dekstren kaj maldekstren neebliĝis, sklavigitaj homoj alproksimiĝantaj malgraŭ ŝiaj penoj, paniko venkis ŝin kaj ŝi falis ĝenue, ploreganta. Mirinde, povo Luna neniam diris pri ekagis, kaj ŝiaj kriegoj milfoje laŭtiĝis, sufiĉe por malfortigi la sklavojn. La plej svenis, kaj la ceteraj malamikoj ne plu danĝeris. Nun!
" Luntiaro, agu! "
Tiufoje, la tiaro perfekte trafis kaj la monstro diseriĝis en polvo. Kolerege, Selor'Lun almarŝis kaj piedbatis la polvon, ĝis ĝi estis tro disĵetita por bati plu.
" Monstroj ne ekzistas, ŝi diris plorante, Kial, Luna?
- Monstroj ekzistas, Usako, sed nur tre for, en alia mondo. Estas tiel pro personoj kiel vi, kiu havas magiajn povojn por batali. Ne estos facila, sed kiam vi venkos ili neniam revenos.
- Mi komprenas, sed kion mi volas diri estas…
- Vi timas?
- Ne! Aŭskultu! Mi penas lerni iom ajn, post jaroj mi scias tre malmulte, kaj unu afero panjo diris ofte estas tion. Ŝi ofte diris monstroj ne estas, kaj mi penis kredi, kiel mi penis lerni ĉion mi scias. Kaj nun, kion mi vidas? Ke ĉio estas malvera! Ke mi penis dum jaroj lerni mensogojn!
- Usako, ŝi ne volas timigi vin, aliaj aferoj estas veraj.
- Eble ŝi ne scias. Kiom aferoj ankaŭ estas malveraj? Kaj kio post tio? Ĉu tero disfalos morgaŭ? Nenio certas plu!
- Ve… Usako, vi ne estis farita por tiuj plenkreskiĝintaj demandoj, ne tiom zorgu, la mondo ĉiam staros plu, ĉar vi povos helpi tion.
- Mi ne scias tion, sed mi scias ke mi povas mortigi monstrojn. Mi malamas. Mi kredis ke malamo estas nur fiula afero, sed mi juste malamas tiun malamikon. Juste, jes, mi scias ke mi pravas.
- Vi estas multe pli saĝa ol mi kredis.
- Ol mi ankaŭ…
- Venu, la viktimoj ekvekiĝas. "
Eliranta, Luna ekesperis ke Selor'Luno ne rimarkis kion ŝi rimarkis. La fakto ke la junulino parolis lerte, kun malriĉa vortaro, sed certe, rapide. Ke ŝi marŝis gracie, ke ŝiaj okuloj brilis vigle, kaj, principe, ke ŝi eldiris tiujn inteligentajn pensadojn. Lunas esperis ke Usako ne rimarkos ke ŝi, dum transformata en Selor'Lunon, ne plu estis handikapa.